Cuevas de Provanco
Cuevas de Provanco | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40239 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 33′ N, 3° 58′ U (mapo)41.542222222222-3.9622222222222Koordinatoj: 41° 33′ N, 3° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 890 m [+] | ||
Areo | 38,44 km² (3 844 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cuevas de Provanco [+] | |||
Cuevas de Provanco [KŬEbas deproBANko] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Cuevas de Provanco estas etimologie komprenebla kiel Kavvernoj de Provanco.
En la municipo ekfluas la rivero Botijas, alfluanto de Doŭro, ĉe Corrales de Valdeperniega kaj trafluas okcidente de la loĝloko, kiu estas sur la deklivo de monteto sur kies pinto estas la preĝejo. La stratoj estas mallarĝaj kaj krutaj kaj kelkaj domoj ankoraŭ montras mezepokan aspekton. Oni konservas la restaĵojn de kastelo. Krome menciindas du ermitejoj, nome de Sankta Roĥo kaj Sankta Adriano, plus la preĝejo dediĉita al la Vera Kruco aŭ Invento de la Kruco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 127 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 125 el 1991.
Ĝi distas 85 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Castrillo de Duero, Nava de Roa, Valdezate, Olmos de Peñafiel, Haza, Rábano, Sacramenia kaj Valtiendas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Cuevas de Provanco estas sendependa municipo ekde la 21an de Decembro 1989, aparteninta ĝis tiam, kiel submunicipo, al la municipo Sacramenia.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la Kruco origine romanika, sed kiu suferis multajn reformojn, el kiu la lasta estis kolapso de la turo en 1946 kaj konstruo anstataŭe de sonorilmuro.